La cxefurbo de montaro Bakony havas ricxajn historiajn memorajxojn. Li estas ekonomia kaj kultura centro de la departemento. Kiu alvenante de okcidento, deziras atingi lagon Balatono aux montaron Bakony, nepre haltos en Veszprém.
El iu ajn direkto, de kiu oni alvenas, la urbo estas ekvidebla nur en la lasta minuto. La mildaj deklivoj, la valo de rivereto Séd donas hejmon al la mezepokdevena metiista kvartalo, la episkopa katedralo, la barokaj palacoj kaj same al la modernaj konstruajxoj el la XX-a jarcento. La vizitantoj cxi tie trovas cxion: mezepokajn memoracxojn, ekleziajn trezorojn, industrihistoriajn rarajxojn, botanikan kaj zoologian gxardenojn kaj gimnastikejojn en parkarbaro. La cxirkauxajxo de la urbo havas belegajn ekskurseblecojn.
La fortikajxo konstruigxis sur dolomitroko 30 metrojn alta. La koro de la urbo estas la Fortikajxmonto, kies defendon la mezepoka Fajroturo helpis. Tra la Pordo de Herooj ni alvenas al la fortikajxkvartalo borderita de mezepokaj muroj. La fortikajxmuron kasxas la domoj de la strato. Promenante en la cxefstrato de la fortikajxkvartalo ni renkontigxas kun memorigajxoj de pereo kaj rekonstruo. Cxi tie apud la reganta baroka stilo, la plena akordigxo de la pli fruaj romanikaj, gotikaj, kaj la postaj malfruaj rokokaj, "copfaj" /tiu de Ludoviko la XVI-a/ kaj klasicistaj stilelementoj plezurigas la vizitantojn.
La domo sub n-ro 17, nomita Simoga-domo, konstruigxis en 1798. La domo n-ro 10 estis lernejo de piaristoj; apude altigxas la piarista pregxejo el la unua parto de la XIX-a jarcento kaj la piarista monakejo, konstruita en 1750, kiu nun servas kiel arkivo.
La Domo de maljunaj pastroj /n-ro 21/, la Domo de episkopecaj dungitoj /n-ro14/, la Dubniczay-domo /n-ro 29/ estas la plej belaj veszpremaj barokaj domoj. Belega renesanca skulptajxo el rugxa marmoro, la restajxo de blazono Vetési devenanta el l467, staris antaux la domo n-ro 27; nuntempe gxi estas videbla en la muzeo.
Kie la strato largxigxas en placon, staras la episkopa palaco, simetria konstruajxo havanta E-forman bazdesegnajxon. Sur gxia strata fasado videblas la blazono de la konstruiganto Ignác Koller. La florgirlandoj kaj la angxeloj rezultigas monumentan efikon. De sur la teraso de la orienta fasado ni ekvidas belan panoramon. La pilastroj de la balkono apogigxantaj sur la fortikajxmuroj Sxajnigas pli fortefikan fasadon ol la stratflankaj. La apuda kapelo Gizella, konstruita en la XII-a jarcento havas freskojn en bizanca stilo. Apud la kapelo trovigxas la Fortikajxputo, kiu provizis per akvo la logxantojn de la fortikajxo.
La kanonika domo Bíró-Giczey /n-ro 31/, kaj la grandpreposta domo /n-ro 18/ estas partoj de la monumentaro. La skulptajxo Sankta Triunuo el 1750, apartenas al la plej belaj barokaj statuogrupoj de nia lando. Somere oni arangxas subcxielajn koncertojn sur la placo.
La katedralo Sankta Mikaelo estas la plej alta konstruajxo de la Fortikajxmonto. La fondletero de Pannonhalma datita en 1001 jam mencias la pregxejon. El la originala pregxejo restis nur malmulto, cxar dum la pasintaj preskaux mil jaroj la pregxejon detruadis incendio kaj armeoj de diversaj epokoj. En 1723 oni rekonstruis la pregxejon en baroka stilo, kaj poste inter 1907-1910 en novromanika stilo.
Apud la katedralo oni malkovris la restajxojn de kapelo Sankta Georgo. La unua kapelo konstruigxis en la XI-a jarcento, poste sur ties restajxoj en la XII-a jarcento oni konstruis novan kapelon. Nun estas videbla la fundamento de tiu romanikstila kapelo. La restajxojn de la kapelo defendas kontraux pereigxo ferbetona kovrilo kun vitraj muroj.
Antaux la kapelo staras statuo de princo Emeriko. La bastiono cxe la fino de la strato estas la plej bela belvidejo de Veszprém. Antaux la muro de la bastiono staras la Sxtonstatuoj de regxo István kaj regxino Gizella.
Cxi tiu priskribo nur skizis la monumentojn kaj vidindajxojn de Veszprém, sed ni esperas, ke gxi vekis vian emon por konatigxi kun la urbo.
Se oni lacigxis dum la urborigardado, nepre promenadu sur la bordo de rivereto Séd, kie iam 18 akvomuelejoj funkciis. Dauxrigante la promenadon sub la Viadukto, en la valo Betekints ni povos vidi la ruinojn de greka monakinejo el la XVI-a jarcento.
El la valo Betekints mallargxa valeto kondukas al la valo Fejes. Cxi tie trovigxas la zoologia gxardeno, kie la enlandaj kaj ekzotikaj bestoj vivas inter naturaj arbaraj cirkonstancoj.
Proksime al la zoologia gxardeno funkcias motelo kaj restoracieto.