Preĝejo László |
|
2006.03.26. 21:25 |
Preĝejo László |
Statuo de Sankta Triuno |
|
2006.03.26. 20:52 |
La cxefplaco de la fortikajxo nomigxas pri statuo de Sankta Triunuo. La statuo trovigxas en la mezo de placo, antaux la cxefepiskopa palaco. La statuon mendis Márton Padányi Bíró , kaj faris Ferenc Schmidt majstro-skulptisto en 1750. Sur placo de Sankta Triunuo okazas famaj cubcxielaj koncertoj kaj teatraj prezentadoj.
|
Ĉefepiskopa Palaco |
|
2006.03.24. 20:34 |
La cxefepiskopa palaco estas eble la plej bela konstruajxo de la urbo. La klasika palaco estis konstruita en 1776, sed dumtempe gxi eluzigxis tiomgrade, ke oni devis rekonstrui gxin en la 19-a jarcento laux baroka stilo. Lastfoje gxi renovigxis en 1996. En cxambregoj de la palaco estas multvaloraj pentrajxoj, artobjektoj. Cxi tie funkcias cxefepiskopaj kaj kanonikaraj arkivoj kaj bibliotekoj. La cxefepiskopa palaco havas internan terason kaj mirindan promengxardenon.
|
Baziliko Sankta Miĥaelo |
|
2006.03.24. 20:29 |
En la placo de Sankta Triunuo trovigxas baziliko Sankta Mikaelo. La originalan pregxejon konstruigis edzino de Stefano la Unua, regxino Gizella en 1009. Laux legendo ankaux regxino Gizella kontribuis al la konstruo de la pregxejo, sxi vendis sian pelton, sur tiu trovigxis multaj juvelsxtonoj. La regxino diris: "Vesz, prém" , el tio devenas la nomo de urbo Veszprém laŭ la legendo. La baziliko forbrulis plurfoje. En la 18-a jarcento oni rekonstruis gxin en gotika stilo, tiam oni faris la subtemplon. Poste oni rekonstruis la bazilikon ankaux en novromanika stilo. En la subtemplo trovigxas la tombomemorajxo de episkopo Péter Beriszlo kaj Márton Padányi Bíró. Cxi tie estas sanktaj restajxoj de regxino Gizella.
|
Pordego de la Herooj |
|
2006.03.20. 22:52 |
Pordego de Herooj konstruigxis por memorigi pri viktimoj de la unua mondmilito en 1936. La originala pordego de la fortikajxo igxis detruita en 1702, laux la ordono de imperiestro kaj regxo Leopoldo.
|
Sankta Stefano kaj Beata Gizella |
|
2006.03.20. 22:49 |
Post la baziliko Sankta Mikaelo ni atingas la balustradon, kie la sxton-statuoj de regxo Sankta Stefano kaj sia edzino, regxino Gizella gardas la urbon kune kun la jen malserenaj, jen blindige klaraj montocxenoj de montaro Bakony malantaux ili |
Panoramo |
|
2006.03.20. 22:44 |
Panoramo
|
Viadukto |
|
2006.03.20. 22:43 |
Veszprém montras sin plej bela de la 50 metrojn alta viadukto. La viadukto kondukas super la largxa valo de la mallargxa rivereto Séd. La viadukto estas simbolo de la urbo. |
Fajroturo |
|
2006.03.20. 22:39 |
Alia simbolo de la urbo estas Fajroturo. La fundamento de Fajroturo devenas el la epoko de regxo Béla IV. (13-a jarcento), tiutempe oni konstruis gxin kiel gardoturon. Poste gxi havis defendajn celojn. En 1801 estis tertremo kaj post la tertremo oni rekonstruis la turon, kiu estas 48 metrojn alta kaj de kie konstante oni povis atenti la fajron. Estis turgardisto, kiu dumnokte - dumtage gardis la urbon. La hodiauxa formo pretigxis inter 1811 kaj 1817 laux la planoj de Tummler Henrik. Sur la cilindra turo trovigxas turhorlogxo copfstila kaj la turhorlogxo je cxiu horo muzikas kaj je cxiu kvaronhoro batas.
|
Fortikaĵo |
|
2006.03.20. 21:14 |
La fortikajxo konstruigxis sur 40 metrojn alta, kruta dolomitroko, gxi estas 500 metrojn longa kaj 100 metrojn largxa. La fortikajxo la unuan fojon estas menciita cxirkaŭ 1206. En la fortikajxo estas belaj, civilaj domoj, kiuj emanas historian atmosferon.
|
|