Veszprémi Eszperantó Klub
Veszprémi Eszperantó Klub
Menü
 
Turizmus (Turismo)
 
Közérdekű információk
 
Linkek
 
Számláló
Indulás: 2006-03-10
 
Élménybeszámolók
Élménybeszámolók : Vojagxo al Belgio (2006.07.21-25.)

Vojagxo al Belgio (2006.07.21-25.)

  2006.10.31. 07:02

La 21-an de julio 2006, vespere post la 9-a ekiris nia kvinopo al Belgio, al Ottignies-Louvain-la-Neuve, la fraturbo de Veszprém. / 2006. július 21-én este 9 óra után indult 5 fős kis csapatunk Belgiumba, Ottignies-Louvain-la-Neuve-be, Veszprém város testvérvárosába, a tavalyi év folyamán nálunk vendégeskedő belga eszperantisták meghívására.

Vojagxo al Belgio

 

La 21-an de julio 2006, vespere post la 9-a ekiris nia kvinopo al Belgio, al Ottignies-Louvain-la-Neuve, la fraturbo de Veszprém. Invitis nin la belgiaj esperantistoj, kiuj estis niaj gastoj pasintjare. La veturado estis longa kaj tre laciga, sed el nia kvinopo stiris la auxton alterne tri, tiel disdividigxis la longa vojo. De Veszprém ni ekiris al la direkto de Győr, poste ni veturis sur  sxoseo gxis nia celo. Cxe la hungara-auxstra landlimo ni devis atendi iomete, sed cxe la auxstra-germana kaj germana-belga landlimoj ni jam ne havis similajn malfacilajxojn. Oni scias, ke inter la landoj de Euxropa Unio jam ne estas limoj.

 

La 22-an de julio posttagmeze cxirkaux la 4-a ni alvenis al Ottignies-Louvain-la-Neuve. Dum rapida urborigardado ni misvojigxis sed  kun iom da helpo ni trovis la domon de unu el niaj gastigantoj, Yves. Li kaj lia edzino, Marie-Anne post varma akcepto rapide proponis al ni mangxajxojn kaj trinkajxojn, pensante ke post la longa vojagxo ni certe malsatas kaj soifas. Intertempe alvenis ankaux André kaj Catherina, kiuj same gastadis pasintjare en Veszprém. Poste cxiu el ni iris al sia gastiganto por ripozi post la longa veturado kaj por povi renkontigxi  denove cxe komuna vespermangxo. Mi iris kun Catherina al sxia hejmo kie mi liberigxis de la polvo de la longa vojagxo kaj ni babiladis. Cxar suficxe longe mi ne okupigxis pri Esperanto, mi timis iomete, ke mi havos problemon rilate la konversacion sed mi memoris pri surprize multaj vortoj kaj helpe de vortaro ni povis babili kun Catherina. Tiun tagon la menuon de la vespermangxo kompilis Catherina, do mi helpis sxin purigi kaj kunmeti la bazmaterialojn. Je la konsentita horo ni reiris al la domo de Yves, kunportante per auxto la bezonatajn ajxojn por la vespermangxo.

 

Ankoraux antaux la vespermangxo kun Yves kaj André ni cxirkauxrigardis en la universitata urboparto. La urbo estis konstruita laux tre precizaj planoj, laux logika ordo. Cxio ligigxas al la centro. La urbo estas elformita kiel grandega cirklo kaj de cxiuj punktoj kondukas vojo al la centro. La domoj konstruigxis el brikoj kaj cxiuj aspektas same. Ne estas diferenco inter la novaj kaj malnovaj domoj, kvankam videblas, kiu el ili konstruigxis pli frue. Tamen lauxstile ili prezentigxas unuece. En la universitata urboparto oni ne povas trafiki per auxto, sed sub la tuta urbo trovigxas grandega parkumejo, kien oni povas subeniri kaj per lifto kaj perpiede, de ie ajn. Do en la urbo ne cxeestas smogo de auxtoj. La arboj bele verdadas kaj agrablan fresxan aeron oni povas enspiri cxie. Tiel estas ankaux en la gxardeno de la komuna domo de André, kie post la promenado ni konsumis bongustajn frandajxojn. Post la vespermangxo kaj babilado jam en mallumo cxiu iris al la hejmo de sia gastiganto kaj ni ekripozis post la longa, laciga tago.

 

Sekvonttage, sabate matene mi vekigxis fresxe, tra la fenestro karesis min la sunradioj. Mi vestis min kaj iris suben al la mangxejo, kie la familio jam sidis cxirkaux la tablo matenmangxante. Kvankam la edzo de Catherina ne parolas esperante, tamen ni babilis pri multaj aferoj helpe de interpretado. Intertempe komencis pluvi. Mi iom malgajigxis, sed Catherina tre gxojis pro la pluvo, cxar dum la pasintaj cx. 26 tagoj ne pluvis kaj la vegetajxo ege bezonis refresxigadon. Onidire en Belgio kutime pluvadas regule cxiutage kun kelkfoja sunlumo sed la antauxajn tagojn karakterizis sekeco kaj pro tio ili gxojis ecx pli pro la pluvo. Kiam ni devis ekiri, la pluvo jam cxesis. La programo por tiu tago estis akcepto en la Urbodomo, kie la vicurbestro gastigis nin kaj aliajn hungarojn vivantajn en la urbo. Tiel ni ne nur la lingvon Esperanto uzis, sed ni povis informigxi senpere kiel ili vivas tie. La vicurbestro parolis pri la fraturba kontakto, pri la utileco de Esperanto kaj ni ricevis de li donacon pri la urbo. Ni dankis lin pro la akcepto kaj ankaux ni transdonis niajn donacojn. Poste ili gastigis nin per sandvicxoj, kiuj konsistis el grandegaj panpecoj, kiuj tre alloge aspektis jam sur la tablo.

 

Post la gastigado – jam en brila sunlumo – ni kvarope ( Kati, Krisztián, Catherina kaj mi ) promenis iomete en la urbo kaj poste per la auxto de Catherina ni veturis al Bruselo, kie ni renkontis la alian duonon de nia malgranda teamo (Mónika, Laci kaj André). En Bruselo unue ni iris al la metrostacio Delta, tie ni lasis la autojn en parkumejo. Per metroo ni preteriris kelkajn haltejojn lauxvoje al la centro de Bruselo. En la centro apud malgranda fontano ni renkontigxis kun Franceska, ano de la esperanta grupo de Bruselo. Franceska gvidis nin en la urbo prezentante la plej famajn vidindajxojn. Unu el tiuj estis la statuoj de Kavaliro La Mancha kaj de lia fidela Sancho Panza. Vidalvide staris la statuo de alia famulo, pri kiu Fraceska diris: li estas fama verkisto, kies monogramo estas B.B. Cxar ni ne sciis, pri kiu temas, Franceska diris: Bertolt Brecht. Rigardante la surskribon de la statuo, evidentigxis, ke temas ne pri Bertolt Brecht, sed pri la fama hungara muzikisto: Béla Bartók, kiu estas en la mezo de la koro de cxiuj hungaroj. Franceska petis pardonon kaj ni dauxrigis la promenadon. Interalie ni rigardis la statuon de la „pisanta knabino”, kiun oni skulptis laux la statuo de la „pisanta knabo” per la moneroj jxetitaj en la puton de lia statuo. Nature ni rigardis ankaux tiun  statuon.

 

Ni cxirkauxrigardis en la Cxefplaco, kie miksigxis la arkitektaj stiloj de diversaj epokoj, tamen ili prezentas unuecan bildon, cxar la sama arkitekto planis la konstruajxojn. Pri la statuoj starantaj sur la konstruajxoj, Franceska rakontis anekdoton, laux kiu la figuroj, kiuj montras permane al iu direkto, fakte montras unu al la alia. Laux la anekdoto Patro Vintro demandis diablon, kiu sidis apud li kaj gxuste tiam estis furzanta: cxu vi furzis ? Sed la diablo neis kaj montris al unu el la cxirkauxantoj, tiu montris al aliulo gxis fine la lasta montris al la infanoj ludantaj antaux Patro Vintro kaj li pardoneme ridetis. Krome Franceska montris al ni sub arkado bronzan reliefon. Gxi prezentis mortantan junulon, kiu laux la legendo savis la urbon . Pro tio, kiu karesas lian brakon, havos bonsxancon dum la vivo. Antaux la reliefo estis viclinio, ankaux ni staris tien por povi karesi gxin por esti bonsxancaj en la futuro. Franceska rakontis, kvankam nur la karesado de la brako rezultas felicxon, multaj ne sciante pri tio, karesas la tutan figuron aux nur la sube atingeblajn aliajn figurojn. Tion montras la brilado de la unuopaj partoj de la reliefo.

 

Fine de nia promenado Franceska gastigis nin en trinkejo, kie ni povis gustumi la famajn belgiajn bierojn. Cxi tiun trinkejon la turistoj ne tro konas, cxar oni povas atingi gxin nur trairante mallargxan vojeton. La trinkejo estis tre agrabla kaj la diversaj bieroj estis tre bongustaj. Iu trinkis blankan, alia brunan bieron kaj estis, kiu gustumis la „cxerizan” bieron. Poste ni adiauxis Franceska, dankante sxian fremdulgvidadon kaj kun André ni iris per metroo por rigardi la faman „Atomium”-on. Bedauxrinde ni jam ne povis eniri cxar ni malfrue alvenis, sed ni faris fotojn pri gxi de sube. Gxi estas giganta konstruajxo, kiu estas tiel fama en Bruselo, kiel la turo Eiffel en Parizo aux la Klinigxanta Turo en Pizo.

Cxe la fino de nia vizito en Bruselo ni reiris per tramo al unu el la metrostacioj, poste al „Delta”, kie ni denove enauxtigxis kaj reiris al Ottignies-Louvain-la Neuve, la urbo de niaj gastigantoj.

 

Kelkaj interesajxoj, kiujn ni rimarkis dum nia restado en Bruselo: Estis tre interese, ke la metroo iras ne nur profunde sub la tero, sed ankaux super gxi. Simile trafikas ankaux la trajnoj, do estis malfacile prijugxi, en kiu veturilo ni sidas. La eskalatoro ekfunkcias nur se iu volas uzi gxin, cetere gxi ne movigxas. La pordoj de metrovagonoj malfermigxas nur se iu volas ascendi aux descendi. Same okazas ankaux en la tramo, pro tio bedauxrinde ni havis malgrandan akcidenton, cxar ni forgesis pri tiu cxi metodo. Ni forgesis signi, sekve oni ne malfermis la pordon, kiam ni volis descendi, nur poste, sed la pordoj fermigxis antaux ol ni estus povintaj eliri.

 

Tiun vesperon en la komuna domo kun agrabla vespermangxo atendis nin denove tiuj, kiuj restis hejme. Poste cxiu tranoktis cxe sia gastiganto post la agrabla laciga tago.

Dimancxe matene forgesante pri la laceco dum la antauxa tago mi rapide eksaltis el la lito. Post la matenmangxo ni iris al Yves, de kie kun Yves kaj Marie-Anne ni iris al Louvain por cxirkauxrigardi. Originale ne tio estis nia celo, sed la piedo de nia fremdulgvidanto disartikigxis, tiel li ne povis gvidi nin. Yves kaj Marie-Anne pensis, cxar ili bone konas Louvain, ili cxirkauxgvidos nin tie. La urbeto Louvain situas norde. DumvojeYves klarigis, ke ni trapasas arbaron, kiu tiutempe estis tiel nomata „lingva limo”, ja en unu flanko de la arbaro oni parolis france, en la alia flanko germane, kvankam ambaux flankoj apartenis al Belgio. Estis interese, ke la renkontigxantaj homoj komunikis unu kun la alia pere de tria lingvo kaj tiu estis la angla. Laux la rakonto de Yves, se tiam li estus povinta fari, li estus konvinkinta la homojn uzi Esperanton.

 

Ankaux Louvain estas tre bela urbeto, en la stratoj estas similstilaj domoj, kiel gxenerale en Belgio. Interesajxo de la urbo estas, ke cxirkaux la pregxejo estis konstruita urboparto, kie nur virinoj vivis dum la postmilita tempo. Versxajne ties kialo estis, ke multaj viroj mortis dum la milito, la virinoj ne deziris novan geedzecon. Sed por ricevi defendadon kaj protektadon de la eklezio, ili trovis azilon en domoj estantaj apud la pregxejoj kaj tie ili formis komunun vivon.

Ni rigardis ankaux la katedralon Sankta Petro kaj ankaux la ekspozicion troveblan en gxi. Ankaux dum tiu tago agrable lacigis nin la rigardado de multaj vidindajxoj, sed vespere ankoraux atendis nin granda gxardena festeno en la komuna domo de André. En la grandega gxardeno trovigxas baseno, en kies malvarmeta akvo ni banis nin kune kun la domanoj kaj aliaj gastoj, kiuj estas anoj de la loka esperanto grupo. Ni arangxis cxampionecon pri flugpilkado, kiu ne havis alian premion, nur la bonhumoron. Nia dommastro André kaj lia edzino surtabligis delikatajxojn preparitajn sur rost-krado. Ni mangxadis ilin dum agrabla babilado. Bedauxrinde ankaux cxi tiu vespero finigxis, denove ni devis enlitigxi.

Okaze de la lasta mateno mi malgaje ellitigxis, cxar mi sciis, ke baldaux ni devas forlasi cxi tiun agrablan landon. Antauxtagmeze kun Yves ni priparolis la fraturban kontakton inter niaj urboj, la uzadon de Esperanto kaj la dauxrigadon de nia amikeco. Antaux la ekiro ni ankoraux iris acxetadi iom da belgia cxokolado kal aliajn memorajxojn por neniam forgesi pri tiuj agrablaj tagoj, kiujn ni povis pasigi cxi tie. Ni esperas, ke cxi tiu amika rilato vivos plu en la futuro kaj ni havos la okazon denove kaj denove renkontigxi. Dum la hejmenveturo ni same stiris alterne kiel pli frue, do ni sekure alvenis hejmen marde matene.

 

Ni ricxigxis per agrablaj travivajxoj kaj per multege da spertoj. Ni dankas pro la ebleco reprezenti nian societon kaj ankaux urbon Veszprém.

 

2006. július 21-én este 9 óra után indult 5 fős kis csapatunk Belgiumba, Ottignies-Louvain-la-Neuve-be, Veszprém város testvérvárosába, a tavalyi év folyamán nálunk vendégeskedő belga eszperantisták meghívására. Az út hosszú és nagyon fárasztó volt, de 5-ünk közül 3-an felváltva vezettünk, és így megoszlott a hosszú út. Veszprémtől Győr felé vettük az irányt, majd autópályán mentünk végig úticélunkig. A magyar-osztrák határnál egy kicsit várakoznunk kellett az áthaladással, de az osztrák-német és a német-belga határnál már ilyen akadályok nem voltak. Köztudott, hogy az Uniós országok között már nincsenek határok.

Július 22-én kora délután, 14 óra körül érkeztünk meg Ottignies-Louvain-la-Neuve-be. Egy kis eltévedés miatti gyors városnézés után, egy kis segítségkéréssel megtaláltuk vendéglátóink egyikének, Yves-nek a házát. Yves és felesége, Marie-Anne a meleg fogadtatást követően gyorsan ennivalóval és innivalóval kínáltak, gondolván, hogy a hosszú úton biztosan megéheztünk és megszomjaztunk. Közben megérkezett André és Catherina is, akik szintén Veszprémben vendégeskedtek tavaly. Ezt követően mindenki a vendéglátójához ment, hogy kipihenje az út fáradalmait, hogy majd este egy közös vacsora alkalmával újra találkozzunk. Én Catherinával mentem el az otthonába, ahol lemostam az út porát, majd beszélgettünk. Mivel elég régen nem foglalkoztam az eszperantóval, kicsit féltem, hogy nem fog menni a beszélgetés, de meglepően sok szó jutott eszembe és a szótár kezdeti segítségével szépen el tudtunk beszélgetni eszperantóul. A közös vacsora menüjét ezen a napon Catherina állította össze, így segítettem neki az alapanyagok megpucolásában, és összeállításában. A megbeszélt időre, a vacsora kellékeit a kocsiba bepakolva visszamentünk Yves-ék közös házába. Még a vacsora előtt Yves-vel és André-val közösen szétnéztünk az egyetemi városrészben. A város építészetileg nagyon pontos tervek alapján készült, logikus rendszer szerint. Minden a központi részhez csatlakozik, egy hatalmas kör, és minden pontjáról a középpont felé vezet az út. A házak téglából épültek, és mind egyformák. A régi és az új építésűek nem ütnek el egymástól, bár látszik, hogy melyik épült régebben, de stílusilag mégis egységet alkotnak. Az egyetemi városrészben autóval nem lehet közlekedni, de az egész város alatt egy hatalmas parkolóház található, ahova bárhonnan le lehet menni, akár lifttel, akár gyalogosan. Vagyis a városban az autó szmogja nincs jelen, a fák szépen zöldellnek, és kellemes friss levegőt lehet szívni mindenhol. Így van ez André-ék közösségi házának kertjében is, ahol a séta után a finom falatokat elfogyasztottuk. A vacsora és a beszélgetés után, immár sötétben mindenki a szállásadójával ment haza és tért nyugovóra a hosszú, fárasztó nap után.

Másnap, szombaton reggel kipihentem ébredtem, miután az ablakon keresztül a nap sugarai cirógattak. Felöltöztem, és lementem az étkezőbe, ahol a család már a reggelihez tálalt asztalnál üldögélt. Reggelizés közben beszélgettünk. Igaz, hogy Catherina férje nem beszél eszperantóul, de tolmácsolás segítségével sok mindenről beszélgettünk. Mindeközben elkezdett esni az eső. Én ettől kissé elkeseredtem, de Catherináék nagyon örültek az esőnek, ugyanis az elmúlt időben, kb. 26 napja már nem esett az eső, és a növényeknek szükségük volt már egy kis felfrissülésre. Azt mesélték, hogy Belgiumban napi rendszerességgel szokott esni az eső, és mellette a nap is ki szokott sütni, de az elmúlt napokban a szárazság volt a jellemző, és ezért is örültek nagyon ennek a kis esőzésnek. Mire azonban el kellett indulnunk, az esőzés is alábbhagyott. A mai nap programja egy fogadás volt a Városházán, az alpolgármester látott bennünket vendégül, valamint meghívta a városban élő magyar származású személyeket is. Így nem csak az eszperantót gyakorolhattuk, hanem a kint élő magyarokkal is válthattunk pár szót, hogyan is élnek ott kint. Az alpolgármester beszédében megemlékezett a testvérvárosi kapcsolatról, az eszperantó hasznosságáról, és ajándékot is kaptunk Tőle a városról. Mi megköszöntük a meghívást és átnyújtottuk a mi ajándékainkat is. Ezt követően megvendégeltek bennünket egy pár szendviccsel, melyet hatalmas kenyerekből szolgáltak ki, ami nagyon gusztán nézett már ki az asztalon is.

A vendéglátás után immáron ragyogó napsütésben, négyesben (Krisztián, Kati Catherina és én) egy rövid városnézés után beültünk Catherina autójába és elmentünk Brüsszelbe, ahol találkoztunk kis csapatunk másik felével (Mónikával, Lacival és Andréval). Brüsszelben először a metró „Delta” nevű állomásához mentünk, itt leparkoltunk az autókkal. Felszálltunk a metróra és néhány megállót mentünk Brüsszel központja felé. A központban, egy kis téren, a szökőkút mellett találkoztunk Franceskával, a brüsszeli eszperantó csoport tagjával. Franceska vezetett végig Brüsszelen, megmutatva nekünk a leghíresebb nevezetességeit. Ilyen első nevezetesség volt de LaMancha Lovag szobra hűséges Sanco Panzájával. E szoborral szemben állt egy másik nevezetes személy szobra, melyet Franceska úgy adott elő nekünk, hogy „Ez egy híres író szobra, akinek a monogramja BB.” Mivel nem tudtuk, hogy kiről is lehet szó, Franceska rávágta, hogy Bertold Brecht. A szobron a feliratot megtekintve azonban kiderült, hogy nem Bertold Brecht az, hanem a magyar zenefenomén, Bartók Béla, aki ügye nekünk, magyaroknak a szívünk csücske. Miután elnézést kért Franceska, folytattuk tovább városnéző sétánkat. Megnéztük többek között a „pisilős kislány”-t, amely szobrot a híres „pisilő kisfiú” szobra után készítették el, a szobor kútjába bedobott pénzekből. Természetesen a kisfiú szobrát is megtekintettük. Körbenéztünk a Főtéren, amely téren a különböző korok építészeti stílusa keveredett, viszont mégis egységes képet alkotva, ugyanis az építész ugyanaz az ember volt. Az épületek tetején álló szobrokkal kapcsolatosan Franceska egy anekdotát mesélt el, amely szerint a szoboralakok, akik mind kezeikkel valamilyen irányba mutatnak, tulajdonképpen egymásra mutogatnak. Az anekdota szerint a Télapó az alatta ülő ördögtől, aki éppen szellentett egyet kérdezte meg, hogy ő volt-e, azonban az ördög ezt letagadta és a körben állók egyikére mutatott, aki a mutogatást tovább hárították, míg végül a Télapó előtt játszadozó gyerekekre mutattak, mire a Télapó elnézően mosolygott ezen. Ezen kívül Franceska megmutatott még egy bronz domborművet az egyik árkád alatt. A dombormű egy haldokló ifjút ábrázol, aki a legenda szerint megmentette a várost, és ezért, aki megsimogatja a dombormű karját, szerencsés lesz az életben. A dombormű előtt sokan álltak, így szinte sorba kellett állni, hogy mi is megsimogathassuk, hogy szerencsések legyünk a jövőben. Franceska elmesélte, hogy bár a domborműnek csak a karja simogatása hoz szerencsét, de mivel ezt sokan nem tudják, így van, aki az egész alakot simogatja, vagy csak a szobor alatt található figurákat, amit éppen elért, és ez a dombormű egyes részeinek a fényességén is látszik.

Sétánk végén Franceska vendégül látott bennünket egy ivóban, ahol megkóstolhattuk a híres belga söröket. Ezt az ivót a turisták nem ismerik annyira, mivel egy szűk kis utcán kell bemenni hozzá. Az ivó nagyon barátságos volt, és a sörök nagyon finomak voltak. Volt, aki cseresznyés sört, volt aki fehér sört, volt aki a barna sört kóstolta meg.

Ezt követően elbúcsúztunk Franceskától, megköszönve neki az idegenvezetést, majd Andréékkal metróval elmentünk megnézni a híres „Atomium”-ot. Sajnos az „Atomium”-ba nem tudtunk már felmenni, mert későn érkeztünk, így csak alulról tudtunk képeket készíteni róla. Hatalmas monumentális építmény ez, mely olyan híres Brüsszelben, mint az Eiffel-torony Párizsban, vagy a Pisai-ferdetorony.

A mai brüsszeli látogatás végén villamossal mentünk vissza az egyik metróállomásig, majd a „Deltához”, ahol újra az autóinkba ültünk és visszamentünk vendéglátóink városába, Ottignies-Louvain-la-Neuve-be.

Néhány érdekesség, ami a brüsszeli tartózkodás alatt feltűnt: A metró a magyar metróhoz képest nem csak a mélyben megy, hanem a felszínen is, így igen érdekes volt. Hasonlóan jár a villamos is, így alapvetően nem igazán lehet eldöntetni, hogy éppen milyen közlekedési eszközön ülünk. A mozgólépcső csak akkor indul be, ha valaki használni akarja, egyébként nem működik. A metró ajtai csak akkor nyílnak ki, ha valaki le vagy fel akar szállni. Ez vonatkozik a villamosra is, de így sajnos egy kis baleset is ért bennünket, ugyanis elfelejtettük ezt a módszert, és elfelejtettünk jelezni, így nem nyitották ki az ajtót, amikor le akartunk szállni, csak később, viszont hamarabb záródtak be az ajtók, mint mielőtt leszálltunk volna.

Ezen az estén ismét egy kellemes vacsorával vártak az otthon maradottak a közösségi házban, majd mindenki vendéglátójánál hajtotta álomra a fejét a kellemes fáradt nap után.

Vasárnap reggel az előző napi fáradtságot feledve pattantam ki az ágyamból. A reggeli után Yves-ékhez mentünk, ahonnan Yves-vel és Anne-Marie-val Louvain-be mentünk szétnézni. Eredetileg nem ez lett volna az úticélunk, de az idegenvezetőnk kificamította a lábát, így nem tudott volna bennünket elkalauzolni. Így Yves és Anne-Marie úgy gondolták, mivel ők ismerik elég jól Louvain-t, így ott ők lesznek az idegenvezetőink. Louvain egy kis város északra. Útközben Yves elmondta, hogy egy olyan erdősávon haladunk keresztül, amely annak idején úgynevezett „nyelvi határ” volt, ugyanis az erdősáv egyik oldalán franciául, a másik oldalán viszont németül beszéltek az emberek, habár már akkor is mindkét terület belga terület volt. Érdekesség volt még, hogy a két nyelv tudása ellenére egy harmadik nyelven kommunikáltak egymással az emberek, ha találkoztak, ez pedig az angol nyelv volt. Yves elmondása szerint, ha akkor tehette volna, az eszperantó használatára beszélte volna rá az embereket.

Louvain is nagyon szép kis város volt, az utcákban hasonló stílusú házak voltak, mint általában Belgiumban. A város érdekessége volt, hogy volt egy kis városrész egy templom köré építve, ahol Yves elmondása szerint csak nők éltek a háború utáni időben. Valószínűleg ennek az volt az oka, hogy a háborúban sok férfi meghalt, a nők azonban nem akartak új házasságba lépni, de hogy védelmet és oltalmat kapjanak az egyháztól, a templomok közeli házakban találtak menedéket és alakítottak ki egyfajta közösségi életet.
Megtekintettük még a Szent Péter székesegyházat is, a székesegyházban található kiállítást is.

A mai napon is kellemesen elfáradtunk a sok látnivaló nézésében, de estére még egy nagy kerti parti várt ránk André házában. A hatalmas kertben medence volt, amelynek hűs vizében megmártóztunk, a háziakkal és a többi vendéggel együtt, akik a helyi eszperantó csoport tagjai voltak, egy kis víziröplabda bajnokságot rendeztünk, melynek nem volt más tétje, csak a jókedv. Házigazdánk, André és felesége grillen sütött finomságokat tálalt fel, melyet kellemes beszélgetés közben fogyasztottunk el. Sajnos ez az este is véget ért, ismét nyugovóra tértünk.

Az utolsó reggelen kissé szomorúan keltem fel, mert tudtam, hogy hamarosan el kell hagyni ezt a kellemes országot. A délelőtt folyamán még átbeszélgettük Yvék-kel a két város testvéri kapcsolatát, valamint az eszperantó nyelv használatát, a barátság további ébrentartását. Még az indulás előtt elmentünk bevásárolni, egy kis belga csokoládét és egyéb emléket vásárolni, hogy soha ne felejtsük el ezt a pár kellemes napot, amit itt tölthettünk és reméljük, hogy ez a baráti kapcsolat a jövőben tovább él, és lesz még alkalmunk újra és újra találkozni.

A hazafelé vezető utat a vezetést hasonlóan oldottuk meg, mint kifelé, így biztonságban érkeztünk haza kedden reggel.

Kellemes élményekkel és sok-sok tapasztalattal gazdagodtunk. Köszönjük a lehetőséget, hogy az egyesületet képviselhettük, valamint Veszprém városát is.

 

 
Aktuális

Minden hónap 2. és 4. hetének csütörtökén 17 órakor várunk szeretettel a Dózsavárosi Klubkönyvtárban, (Veszprém, Szent István utca 73.) ahol társaloghatsz, gyakorolhatod a nyelvet másokkal.

Bővebb infromáció:  Sápiné Komjáti Lívia 20 /354-88-29

 


 Középfokú nyelvvizsgára felkészítő tanfolyamot igény szerint, megfelelő jelentkező esetén indítunk.

Bővebb információ:        Hudi Zsuzsa       hudizsuzsa @citromail.hu     Tel: 20/490-55-79

 
Naptár
2024. Április
HKSCPSV
01
02
03
04
05
06
07
08
09
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
01
02
03
04
05
<<   >>
 
Bejelentkezés
Felhasználónév:

Jelszó:
SúgóSúgó
Regisztráció
Elfelejtettem a jelszót
 

Ha hagyod, hogy magával ragadjon a Mario Golf miliõje, akkor egy egyedi és életre szóló játékélménnyel leszel gazdagabb!    *****    A horoszkóp a lélek tükre, nagyon fontos idõnként megtudni, mit rejteget. Keress meg és nézzünk bele együtt. Várlak!    *****    Dryvit, hõszigetelés! Vállaljuk családi házak, lakások, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését!    *****    rose-harbor.hungarianforum.com - rose-harbor.hungarianforum.com - rose-harbor.hungarianforum.com    *****    Vérfarkasok, boszorkányok, alakváltók, démonok, bukott angyalok és emberek. A világ oly' színes, de vajon békés is?    *****    Az emberek vakok, kiváltképp akkor, ha olyasmivel találkoznak, amit kényelmesebb nem észrevenni... - HUNGARIANFORUM    *****    Valahol Delaware államban létezik egy város, ahol a természetfeletti lények otthonra lelhetnek... Közéjük tartozol?    *****    Minden mágia megköveteli a maga árát... Ez az ár pedig néha túlságosan is nagy, hogy megfizessük - FRPG    *****    Why do all the monsters come out at night? - FRPG - Why do all the monsters come out at night? - FRPG - Aktív közösség    *****    Az oldal egy évvel ezelõtt költözött új otthonába, azóta pedig az élet csak pörög és pörög! - AKTÍV FÓRUMOS SZEREPJÁTÉK    *****    Vajon milyen lehet egy rejtélyekkel teli kisváros polgármesterének lenni? És mi történik, ha a bizalmasod árul el?    *****    A szörnyek miért csak éjjel bújnak elõ? Az ártatlan külsõ mögött is lapulhat valami rémes? - fórumos szerepjáték    *****    Ünnepeld a magyar költészet napját a Mesetárban! Boldog születésnapot, magyar vers!    *****    Amikor nem tudod mit tegyél és tanácstalan vagy akkor segít az asztrológia. Fordúlj hozzám, segítek. Csak kattints!    *****    Részletes személyiség és sors analízis + 3 éves elõrejelzés, majd idõkorlát nélkül felteheted a kérdéseidet. Nézz be!!!!    *****    A horoszkóp a lélek tükre, egyszer mindenkinek érdemes belenéznie. Ez csak intelligencia kérdése. Tedd meg Te is. Várlak    *****    Új kínálatunkban te is megtalálhatod legjobb eladó ingatlanok között a megfelelõt Debrecenben. Simonyi ingatlan Gportal    *****    Szeretnél egy jó receptet? Látogass el oldalamra, szeretettel várlak!    *****    Minõségi Homlokzati Hõszigetelés. Vállaljuk családi házak, lakások, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését.    *****    Amway termék elérhetõ áron!Tudta, hogy az általános tisztítószer akár 333 felmosásra is alkalmas?Több info a weboldalon