Veszprémi Eszperantó Klub
Veszprémi Eszperantó Klub
Menü
 
Turizmus (Turismo)
 
Közérdekű információk
 
Linkek
 
Számláló
Indulás: 2006-03-10
 
Turizmus (Turismo)
Veszprém 
  
 
 

La hungaria urbo Veszprém situas meze de Transdanubio 100 kilometrojn de la cxefurbo Budapesxto. Veszprém trovigxas cxe renkonto de la montaro Bakony kaj la lago Balatono. Veszprém konstruigxis sur kvin grandegaj dolomitrokoj kaj inter dolomitrokoj fluas la rivereto Séd. Veszprém estas historia urbo kaj grava fremdultrafika centro.

En Veszprém estis la unua episkopejo en Hungarlando. La episkopo de Veszprém havis la rajton kroni la ĉiaman hungaran regxinon, pro tio Veszprém nomigxis urbo de la regxinoj.

Veszprém estas ankaŭ  universitata urbo. Gxi havas du universitatojn kaj 10 mezlernejojn.

Universitato Pannónia fondigxis en 1949, kaj nun gxi havas multajn fakultatojn.

La 1000 jara Veszprém havas amikan, urbetan atmosferon ankaux nuntempe. La praurbo atendas la turistojn, kiuj sxatas historian, mallauxtan kaj familiaran atmosferon kaj agrablan promenadon.

 
 


 Tihany
 
 

 

 

 

Balatono - la plej granda lago de Mez-Europo havanta malprofundan akvon - estigxis per tektonikaj movoj pli malpli antaŭ 25 mil jaroj. En gxin etendas sin la duoninsulo Tihany, kiu disdividas la lagon en du basenojn.

La karakterizan aspekton de la mediterana panoramo la vulkanikaj fortoj elformis antaux jarmiloj, pri tio atestas ecx nun du grandegaj vulkanikaj basenoj. En la restajxoj de la krateroj elformigxis du senelfluejaj lagetoj, kiuj situas super la akvonivelo de Balatono. La lago Belső (interna) estas sxatata loko de fisxkaptistoj, la lago Külső (ekstera) estas edeno por akvobirdoj.

Apud la geologiaj interesajxoj la duoninsulo estas vivtereno de raraj plantoj kaj bestoj. Pro tio en 1952 - kiel la unuan en Hungario - oni deklaris la lokon protektita regiono.

La arkeologiaj trovitajxoj de la duoninsulo pravigas la cxeeston de homoj jam ekde la praepoko.

En la mezepoko okazis la fondado de la antauajxo de la nuna kolonio Tihany, kiam en 1055 regxo András la I-a cxi tie konstruigis tombejon por la regxa familio kaj super gxi klostron, en kiu li lokigis benediktanajn monahxojn. Tiel komencigxis la vivo de la benedikta abatejo. Dum la turkaj militoj la klostro transformita en fortikajxon pereis, sed en la 18-a jarcento gxi rekontruigxis en baroka stilo. Ekde tiam sur la orienta pinto, super Balatono, gxi estas la praa simbolo de Tihany. Ekde kelkaj jaroj denove la benediktanaj monahxoj posedas la barokan abatejon kaj ili funkciigas la Muzeon de Benediktana Abatejo.

Tihany estas la perlo ne nur de Balatono, sed same tiu de Hungario. Ekde la 1960-aj jaroj gxi estas loko vizitata de amaso da enlandaj kaj eksterlandaj turistoj. Gxi allogas unuavice per la kulturaj kaj historiaj memorajxoj ligitaj al la abatejo kaj per la unikaj naturbelajxoj kune kun la refresxigaj eblecoj proponitaj de Balatono

 

 

 


 Balatonfüred
 

 

 

Balatonfüred - havanta 13500 logxantojn- situas sur la norda parto de Balatono inter mildaj deklivoj. Gxi estas la unua kuracripozejo de nia lando, "Internacia Urbo de Vinbero kaj Vino". Sian konatecon gxi povas danki unuavice al siaj karbonatacidaj fontoj kaj mediteranea klimato.

Gxi estas praa kolonio ekzistanta jam en la romia epoko. Gxia nomo estis menciata la unuan fojon en 1211, en la bienolisto de la abatejo Tihany. Pri la karbonatacidaj fontoj troveblaj proksime al la bordo de Balatono oni jam sciis en la 17-a jarcento. Ilia rolo nur tiam farigxis signifa, kiam oni komencis uzi ilian varmigitan akvon por kuracbanado kaj en la 1700-aj jaroj Füred estis deklarita oficiale kuracbanejo.

La urbo ekevoluis en la reformepoko, en la 1800-aj jaroj. Gxi farigxis sxatata renkontejo de progresemaj politikistoj, artistoj; gxia historia kaj kultura rolo tiam estis la plej elstara. El cxi tiu epoko la urbo gardas plurajn historiajn monumentojn.

En la cxi tie funkcianta Sxtata Kormalsanulejo resanigxis multaj kormalsanuloj, inter ili la fama Nobel-premiita poeto Rabindranath Tagore. La urbo havas memorigejon Füredi Pantheon por gardi la memoron de tiuj verkistoj, poetoj, artistoj, sciencistoj, kiuj havis gravan rolon en la vivo de la urbo. En la parko apud la promenejo Tagore memor-arboj, statuoj memorigas pri vizitoj de granduloj.

La evoluon de la urbo certigas la turismo, dekmiloj vizitas gxin cxiujare. La vizitantojn atendas pluraj hoteloj, pensionoj, kampingoj, restoracioj kaj cxardoj. Krom plagxumado kaj ekskursado en la cxirkauxajxo oni povas elektadi el ricxa programo. 

 

 

 


 
Balatonalmádi
 

Urbeto Balatonalmádi kune kun la al gxi apartenantaj  Budatava, Vörösberény kaj Káptalanfüred situanta inter pinarboj, estas unu el la plej bele situantaj ripozejoj kun vigla trafiko de la norda bordo de la lago Balatono. Gxia geografia situacio similas al la itala-franca Riviero. La grandan komunumon kun cxirkaux 10 miloj da logxantoj amfiteatre cxirkauxprenas montaroj, sur kies deklivoj centoj da logxejoj rigardas al lago Balatono. Tiu granda komunumo estis logxata jam en la Romana epoko. LA nomo Almádi trovigxis unue en diplomo aperanta en jaro 1082. Gxi apartenis al Vörösberény dum jarcentoj. Kiel banloko Almádi estis konata ekde jaro 1877. En gxia evoluo havas grandan rolon la proksimeco de Entrepreno por Bauxksitesploro, kies esploraj rezultoj kontribuas al la evoluo de la alumini-industrio. 

El inter la monumentoj de Balatonalmádi plej valora estas la kapelo "Szent Jobb" konstruita en originala stilo en la gxardeno de la parohxa pregxejo, kies kupolon ornamas unika orumita mozaiko de Károly Lotz. La mezepoka kalvinana pregxejo kun fortikajxaj trajtoj en Vörösberény kaj la romkatolika pregxejo (artmemorjxo) konstruita far la jezuitoj de Gyõr kalkuligxas kiel maloftajxoj.

La centro de la ripozejo estas la placo Marx antaux la stacidomo. De tie ekiras la vojoj al nordo en la direkton de la vilaa kolonio konstruita sur la deklivoj de Öreghegy, kaj de la komunuma centro. Ni trovas kontraux la stacidomo la hotelon kaj restoracion Tulipán, la sukerajxejon Kuckó, la magazenon ABC kaj apud gxi la restoracion Auróra. Super gxi levigxas la 12-etagxa Hotelo Auróra malfermigxinta en 1969. Ponto kunligas la hotelon kun bordo de Balatono kaj kun la strando de la hotelo. Sub gxi kondukas la sxoseo n-ro 71. En gxia proksimeco trovigxas parko, kiun dekoras belaj statuoj. En la parko tenisludejoj atendas la sportemulojn. Vid-al-vide al la moleo trovigxas impona ripozeja klubo, konstruita antaux nelonge.            

La auxtobus-stacidomo de Volán - de kie ofte startas busoj al la departamenta centrokaj al la ripozejoj de la norda bordo - estas nova instalajxo. Sude de la fervojo situas vasta teritorio kun parkoj; cxi tie elformigxis la ripozeja centro.

La strando Wesselényi estas la plej granda sur la norda bordo de Balatono. En gxia proksimeco konstruigxis vico de bazaroj, unuaklasa motelo kaj sportejo. Dumvoje en direkto al Balatonfüred situas dustela kampadejo havanta ripozpacon por 600 personoj.          Sxatata ekskursejo de Balatonalmádi estas la elvidejo "Wesselényi Miklós" kaj la elvidturo Szabadság atingeblaj tra la arbaro Cserlak, kiuj staras sur la monteto Öreghegy.         Jen la vidindajxoj de la cxirkauxajxo: Felsõörs (6 km) kun la plej bela romanikstila vilagxa pregxejo de la regiono Balatono; Szentkirályszabadja (7 km) kun pregxejo el la Árpád-erao; Veszprém (13 km) kun siaj fortikajxkvartalo kaj Muzeo Bakony; Nagyvázsony (40 km) kun siaj fortikajxo Kinizsi, Etnografia kaj Posxto muzeo, lernejo por rajdantoj; Herend (30 km) kun siaj mondfamaj porcelanfabriko kaj muzeo.      Proksimaj ekskursejoj de la norda bordo estas; en Balatonfüred (17 km) la promenejo Tagore, vilao Jókai, placo Gyógy, pregxejo Kerek, groto Lóczy kaj la protektita valo Koloska; duoninsulo Tihany kun siaj muzeaj vidindajxoj kaj naturaj interesajxoj 

 


 

 Montaro Bakony
 
 
   

 Bakony estas unu el la plej grandaj kaj romantikaj montaraj regionoj de nia patrolando. Tiun regionon variigas gxia natura beleco, netrapaseblaj arbaroj romantikaj fortikajxruinoj, mezepokaj fortikajxoj, historiaj kulturaj centroj kaj vigla kultura vivo de la nuntempa epoko. Laux la minejtrezoroj kaj grandaj industriaj centroj gxi estas industrie plej multvalora teritorio de la lando.

Gxi konsistas el du partoj: Suda Bakony kaj Norda-Alta-Bakony.

Cxiam pli multe da homoj vizitas la mildajn deklivojn, kverkoarbarojn de Suda-Bakony, pitoreskajn ekskursejojn de Alta-Bakony: valo de rivereto Cuha, groto en Odvaskő, cxirkauxajxo de fonto Kőpince, valo de rivereto Gerence. Oni konstruis cxenon de ripozejoj por auxtistoj en vilagxoj Farkasgyepű, Csesznek kaj en la valo Gerence, kie atendas la turistojn benkoj, tabloj, bivakfajrejoj, arbaraj gimnastikejoj, kiuj harmonias al la naturo.

En la plej belaj ekskursejoj atendas la naturamikojn agrablaj gastejoj, turistaj domoj, en la vilagxetoj de montaro Bakony komfortaj, lueblaj, privataj cxambroj, kaj gastejoj proponantaj lokajn mangxajx-specialajxojn.

 
 
 
 
 

 

 
Aktuális

Minden hónap 2. és 4. hetének csütörtökén 17 órakor várunk szeretettel a Dózsavárosi Klubkönyvtárban, (Veszprém, Szent István utca 73.) ahol társaloghatsz, gyakorolhatod a nyelvet másokkal.

Bővebb infromáció:  Sápiné Komjáti Lívia 20 /354-88-29

 


 Középfokú nyelvvizsgára felkészítő tanfolyamot igény szerint, megfelelő jelentkező esetén indítunk.

Bővebb információ:        Hudi Zsuzsa       hudizsuzsa @citromail.hu     Tel: 20/490-55-79

 
Naptár
2024. Március
HKSCPSV
26
27
28
29
01
02
03
04
05
06
07
08
09
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
01
02
03
04
05
06
<<   >>
 
Bejelentkezés
Felhasználónév:

Jelszó:
SúgóSúgó
Regisztráció
Elfelejtettem a jelszót
 

Szeretnél egy jó receptet? Látogass el oldalamra, szeretettel várlak!    *****    Minõségi Homlokzati Hõszigetelés. Vállaljuk családi házak, lakások, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését.    *****    Amway termék elérhetõ áron!Tudta, hogy az általános tisztítószer akár 333 felmosásra is alkalmas?Több info a weboldalon    *****    Florence Pugh magyar rajongói oldal. Ismerd meg és kövesd az angol színésznõ karrierj&#232;t!    *****    Fele királyságomat nektek adom, hisz csak rátok vár ez a mesebirodalom! - Új menüpont a Mesetárban! Nézz be te is!    *****    DMT Trip napló, versek, történetek, absztrakt agymenés:)    *****    Elindult a Játék határok nélkül blog! Részletes információ az összes adásról, melyben a magyarok játszottak + egyéb infó    *****    Florence Pugh Hungary - Ismerd meg az Oppenheimer és a Dûne 2. sztárját.    *****    Megnyílt az F-Zero Hungary! Ismerd meg a Nintendo legdinamikusabb versenyjáték-sorozatát! Folyamatosan bõvülõ tartalom.    *****    A Cheer Danshi!! nem futott nagyot, mégis érdemes egy esélyt adni neki. Olvass róla az Anime Odyssey blogban!    *****    A 1080° Avalanche egy méltatlanul figyelmen kívül hagyott játék, pedig a Nintendo egyik remekmûve. Olvass róla!    *****    Gundel Takács Gábor egy különleges könyvet adott ki, ahol kiváló sportolókkal a sport mélységébe nyerhetünk betekintést.    *****    21 napos életmódváltás program csatlakozz hozzánk még!Január 28-ig 10% kedvezménnyel plusz ajándékkal tudod megvásárolni    *****    Szeretne egy olyan általános tisztítószert ami 333 felmosásra is elegendõ? Szeretne ha csíkmentes lenne? Részletek itt!!    *****    Új játék érkezett a Mesetárba! Elõ a papírral, ollóval, és gyertek barkácsolni!    *****    Tisztítószerek a legjobb áron! Hatékonyság felsõfoka! 333 felmosásra elengedõ általános tisztítószer! Vásároljon még ma!    *****    Hayashibara Megumi és Okui Masami rajongói oldal! Albumok, dalszövegek, és sok más. Folyamatosan frissülõ tartalom.    *****    A legfrissebb hírek a Super Mario világából és a legteljesebb adatbázis a Mario játékokról.Folyamatosan bõvülõ tartalom.    *****    333 Felmosásra elegendõ! Szeretne gazdaságosan felmosni? Szeretne kiváló általános tisztítószert? Kiváló tisztítószerek!    *****    Ha tél, akkor téli sportok! De akár videojáték formájában is játszhatjuk õket. A 1080°Snowboarding egy kiváló példa erre